16/03/12

Kriptografio 0001

Laŭ la famkonata verkisto Mark Twain, bankisto estas amiko kiu pruntas al vi sian ombrelon, kiam la suno brilas, sed deziras rehavi ĝin, kiam ekpluvas. Tamen se li estus vivanta hodiaŭ, tre verŝajne li ne partoprenus al la protestoj kontraŭ la banksistemo. Fakte li estis tre pesimisma pri la ŝanĝoj de la socio. Li asertis: "Oni konsideras min revoluciulo pro miaj simpatioj, mia deveno, mia edukado kaj miaj principoj. Mi estas ĉiam je la flanko de la revoluciuloj, ĉar neniam estis revoluciulo krom se ekzistis premaj kaj netolereblaj kondiĉoj kontraŭ kiuj indas revolucii". Ĝenerale, la aŭtoro estis mokema rilate al bonaj intencoj de homo. Alia famkonata aforismo, fakte, estas la jena: "Rekte vivi estas noble, sed pli noble estas instrui al la aliaj rekte vivi... kaj tio estas eĉ malpli laciga".

Nessun commento:

Posta un commento