23/03/12

Kriptografio 0002

En kelkaj fotografioj, oni povas vidi sur la jako de Zamenhof la ordenon de la Honora Legio, kiu estis donita de la Prezidanto de Francio. Tamen la nomo de Zamenhof forestas en la oficialaj listoj de la franca registaro. Ĉu eble Zamenhof fanfaronis? Ne, la afero estas iomete malsimpla sed vera. Tiam la franca registaro devis peti la rusan registaron pri konsento, ke al Ludoviko Zamenhof, civitano de Rusujo, estu donita la franca ordeno. Ĉar neniam pri distingo de eksterlandaj civitanoj okazis problemoj kaj pro insisto de eminentaj francaj esperantistoj, la ordeno estis donita, antaŭ ol venis malkonsento de la antisemita rusa registaro. Do, la ordeno estis donita kaj ne registrita.

Nessun commento:

Posta un commento